Esperanto komunumo en Eger

Bonvenon!

Esperanto Centro de Eger (Klubo „Verda Stelo”) estas komunumo de Eger kaj ties regiono en Hungario. La membraro kaj niaj interesiĝantaj gastoj temas pri Esperanto, la esperantbaza kulturo kaj aliaj koneksaj temoj. Nia klubo estas ĝoja kaj vivplena kultura komunumo. Ni havas pli ol kvardek aktivajn membrojn kaj multe da lingvoamantaj subtenantoj regione.

Bonvenon ĉe ni!

Ni informas vin, ke niaj klubkunvenoj okazas la lastan merkredon de la monatoj, escepte en julio kaj aŭgusto. Se ankaŭ vi venus, kontaktiĝu nin pri la detaloj!
Ni atendas ankaŭ vin!

Nia klubsidejo troveblas en verdigra, historia konstruaĵo en la urbocentro de Eger, en la strato Bródy S., numero 1. (sidejo de Lingvolernejo Oxford International), ĵus en la centro de la urbo, apud la placo Dobó. La lingvolernejo troveblas simple: granda cisterciana preĝejo estas apude, sur la stratangulo de la ĉefstrato. Serĉu la ĉefstraton Széchenyi en la urbo, kaj en ĝia centra parto vi ekvidos la domegon de nia sidejo. Promenante ĝi estas 3-4 minutoj de la Placo Dobó kaj de la autobusa stacio.

Lingvolernejo Oxford International, Eger


Kelkaj el niaj celoj kaj agadoj:
• subteni kaj prizorgi la esperantan kulturon en Eger kaj regione,
• subteni, gardi kaj establi novajn ZEO-jn en la urbo.
• ni popularigas Esperanton per diversaj aranĝoj: (renkontoj, libro-prezentadoj, forumoj, prelegoj),
• ni informigas la esperantistajn vizitantojn de Eger,
• kaj gardas la fajron de la lingvo…
…laŭ nia plej bona kapablo.

Pri la ZEO-j en la urbo. Ni havas kelkajn: Promenejo Esperanto en la centro de Eger (inter la Placo Dobó kaj la urba plaĝo, laŭ la rivereto Eger), Zamenhof-memortabulo sur konstruaĵo de la promenejo (estas nun translokiganta).